Helmut Berger

Helmut Berger
Persona informo
Helmut Berger
Naskonomo Helmut Steinberger
Naskiĝo 29-an de majo 1944 (1944-05-29)
en Bad Ischl
Morto 18-an de majo 2023 (2023-05-18) (78-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germanaanglaitalafranca vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Francesca Guidato (en) Traduki (1994–2010) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Luchino Visconti (1964–1976) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
televida aktoro
teatra aktoro
filmaktoro
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1964–2023 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Helmut BERGER [helmut berger], origine: Helmut STEINBERGER (naskiĝis la 29-an de majo 1944, mortis la 18-an de majo 2023[1]) estis aŭstra aktoro.

Kiel filo de hotelista familio li naskiĝis en Bad Ischl. Kvankam li ne interesiĝis pri hotelaj aferoj, li dum ioma tempo elprovis sin en tiu laboro.

Kiel 18-jarulo li transloĝiĝis al Londono, kie li vivtenis sin interalie kiel fotomodelo kaj lernis la aktoradon. Por lerni la italan lingvon li poste ekloĝis en Perugia kaj Romo. En la jaro 1964 li konatiĝis kun Luchino Visconti. Fruktedona kunlaboro kaj profunda amikeco komenciĝis. Post la morto de Visconti, en 1976, Helmut Berger travivis profundan krizon.

Ekde la 1980-aj jaroj Helmut Berger aperis ankaŭ en televidaj serioj. Li malferme parolis pri sia ambaŭseksamo. Helmut Berger mortis en Salcburgo.

  1. "Helmut Berger ist tot". Ĉe: ORF.at

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy